Вокруг света

Помогите пожалуйста из кокой сказки это предложение? -Первым делом он вырезал на полене волосы, потом - лоб, потом- глаза

Буратино
AB
Anatolij Babel
5 193
Лучший ответ
Максим Семеновских спасибо большое!!!
Сказка " Золотой ключик, или приключения Буратино" - Алексей Николаевич Толстой.
"Первым делом он вырезал на полене волосы, потом – лоб, потом – глаза…
Вдруг глаза сами раскрылись и уставились на него…
Карло и виду не подал, что испугался, только ласково спросил:
– Деревянные глазки, почему вы так странно смотрите на меня?"
Максим Семеновских супер! Спасибочки.
Karlo loghis en subshtupara chambreto, kie li havis nenion, krom bela kameno - sur muro kontrau la pordo.
Sed la bela kameno, kaj fajro en la kameno, kaj poto, bolanta sur la fajro, estis ne realaj - ili estis pentritaj sur peco da malnova tolo.
Karlo eniris la chambreton, sidighis sur la solan seghon apud senkrura tablo kaj, turninte la shtipon tiel kaj chi tiel, komencis per tranchilo tranchi el ghi pupon.
"Kian do nomon mi elektu por ghi? - pensis Karlo. - Nomu mi ghin Buratino. Tiu nomo alportos al mi felichon. Mi konis unu familion - chiuj ili estis nomataj Buratino: patro estis Buratino, patrino estis Buratino, infanoj estis Buratinoj ankau... Chiuj ili vivis gaje kaj senprobleme..."
Unue li eltranchis sur la shtipo harojn, poste - frunton, poste - okulojn... Subite la okuloj mem malfermighis kaj ekrigardis lin.
Karlo ech ne montris sian timon, sed nur kareseme demandis:
- Ho lignaj okuletoj, kial vi tiel strange rigardas min?
Sed la pupo silentis, - vershajne, tial, ke ghi ankorau ne havis bushon. Karlo faris vangojn, poste eltranchis nazon - ordinaran...
Subite la nazo mem komencis longighi, kreski, kaj rezultis tia longa akra nazo, ke Karlo ech veis:
- Malbone, tro longa...
Kaj li provis fortranchi pinton de la nazo. Sed sensukcese!
La nazo turnighadis, evitadis la tranchilon, kaj restis same mallonga, scivolema, akra nazo.
Karlo komencis faradi bushon. Sed apenau li sukcesis tranchi lipojn, - la busho tuj malfermighis:
- Hi-hi-hi, ha-ha-ha!
Kaj el la busho elshovighis, incitante lin, mallargha rugha lango.
Karlo, jam ne atentante tiujn petolajhojn, daurigis tranchi, raboti... Li faris por la pupo mentonon, kolon, shultrojn, korpon, krurojn... Sed apenau li finis raboti la lastan fingreton, Buratino komencis batadi per la pugnoj sur la kalvan kapon de Karlo, pinchadi kaj tikladi.
- Auskultu, - diris Karlo serioze, - mi ech ne finis faradon de vi, kaj vi jam komencis petoli... Kio do estos poste?
Kaj li severe ekrigardis Buratinon. Ankau Buratino per rondaj okuloj, kiel muso, rigardis pachjon Karlo.
Karlo faris al li el du splitajhoj longajn krurojn kun grandaj piedoj. Post tio, fininte la laboron, starigis la lignan knabeton sur plankon, por instrui lin iri.
Buratino ekshancelighis, shancelighis sur la maldikaj kruretoj, faris unu pashon, faris alian, salt, salt, - rekte al la pordo, trans la sojlon kaj - surstraten.
Karlo maltrankvile ekiris post lin:
- Ej, petolulo, revenu!..
Sed vane! Buratino kuris lau strato kiel leporo, nur audeblis kiel liaj lignaj plandoj - klak-klak - klaketadis sur shtonoj...
- Tenu lin! - ekkriis Karlo.
Preterpasantoj ridis, montrante per fingroj al la kuranta Buratino. Che vojkrucigho staris grandega policisto kun spiraligitaj lipharoj kaj en triangula chapelo.
Ekvidinte la kurantan lignan hometon, li vaste disigis krurojn, barinte per ili la tutan straton. Buratino volis tragliti inter liaj kruroj, tamen la policisto kaptis lin je la nazo kaj tiel tenis, ghis kiam alkuris pachjo Karlo...
- Nu, atendu, mi punos vin, - diris Karlo kaj volis shovi Buratinon en poshon de sia jako...
Sed Buratino tute ne volis dum tia gaja tago montrighi al publiko piede-supren en la jaka posho, - li lerte elturnighis, falis sur la pavimon kaj shajnigis mortulon.
- Aj, aj, - diris la policisto, - la afero shajnas acha!
Komencis arighi preterpasantoj. Rigardante la kushantan Buratinon, oni kompateme balancis siajn kapojn.
- Kompatindulo, - diris unuj, - vershajne, li mortis pro malsato...
- Karlo batis lin ghis morto, - diris aliaj, - tiu malnova gurdisto nur shajnigas bonan homon, sed envere li estas malbona, kruela homo...
Audante chion tion, la liphara policisto kaptis la malfelichan Karlo je la kolumo kaj ektrenis al policejo.
Karlo levadis polvon per siaj shuoj kaj laute ghemis:
- Oh, oh, mi faris la lignan kn